Sinagogo de Kiskunhalas
Sinagogo de Kiskunhalas | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Kiskunhalas | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 25′ 38″ N, 19° 28′ 52″ O (mapo)46.42725774301519.480999530271Koordinatoj: 46° 25′ 38″ N, 19° 28′ 52″ O (mapo) | ||
| |||
La Sinagogo en Kiskunhalas estas klasikisma-romantikisma funkcianta religia konstruaĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La judoj estis invititaj al la iama Halas en la 1740-aj jaroj por rompi monopolon de la grekaj komercistoj. En fino de la 18-a jarcento jam oni malpermesis la pliajn alvenojn por teni ĝustan ekvilibron. La unua rabeno de Kiskunhalas aperis en 1856. La nun videbla sinagogo kune kun lernejo, banejo, buĉejo, rabena kaj kantora loĝejoj estis konstruitaj inter 1857-1860. Dum la holokaŭsto plejparto de judoj estis mortigitaj. Tamen la restintoj poste trovis la solan netuŝitan sinagogon ĉi tie en Hungario. Depost tio la konstruaĵoj daŭre estas uzataj, nur la banejo estis malkonstruita kaj funkcias ankaŭ sidejo kaj vintra sinagogo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La sinagogo situas en korto, sed la fasado renkontiĝas rekte kun la trotuaro. La enirejo troviĝas en malantaŭa parto el la korto. La simetria fasado havas nur 2 ogivarkajn fenestrojn kaj meze rondan fenestron. La supra fasada surskribo estas Sole kun Dio. La korto havas enirejon. La enireja fasado estas pli impona: 4 pilieroj formas malferman arkadon. Ankaŭ tie estas surskribo: Tio estas pordo de la eterno. La meza pordo servas por viroj, por la virinoj estas 2 apartaj enirejoj, kiuj kondukas al la U-forma galerio. La sinagogo povas akcepti 200 homojn.